Kondutkodo

En la mondo de entrepreno, kondutkodo estas oficiala deklaro de valoroj kaj de komercaj praktikoj, kelkfoje etendita al la provizantoj de la entrepreno. La kodo formaligas iujn agadprincipojn kaj « minimumajn » normojn: publikigante sian kondutkodon, entrepreno devontigas sin obei tiujn normojn kaj devigi ankaŭ siajn vickontraktantojn kaj provizantojn obei ilin.

La kondutkodoj estas adoptitaj kadre de strategioj de daŭriva disvolviĝo kaj de socia respondebleco de entreprenoj (SRE).

En iuj kazoj, la kodo estas elpensita rekte de entrepreno por ties laboro, kaj en aliaj kazoj, la kodo estas redaktita de ne-registara organizaĵo (NRO) aŭ de alia organizaĵo kaj proponita por subskribo al multaj entreprenoj.

Kondutkodo povas esti globala aŭ koncerni aparte la sociajn praktikojn de entrepreno (rifuzo de la infanlaboro, ktp.), la etikajn praktikojn (lukto kontraŭ korupcio, ktp.) aŭ la mediajn praktikojn (principo de singardo, priorita uzo de renoviĝantaj energioj)[1].

  1. Élisabeth Laville, L'entreprise verte, page 300

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search